E.R.I.M.-Ĉarto

Efikdato : 26-a de aprilo 2026
Laste ĝisdatigita : 28-a de aprilo 2026

Ĉi tiu ĉarto estas plejparte inspirita de la ĉarto de la retejo I.M.A., kiu inspiris la projekton E.R.I.M. kaj daŭre faras tion.

1. La projekto E.R.I.M. ĉiam restos 100% senpaga por uzantoj.

La misio de la projekto E.R.I.M. estas disponigi al la tuta mondo, senpage, kaj traduki arkivojn de la verkoj de marksistoj kaj anarkiistoj same kiel aliajn verkojn gravajn por la kompreno de Marksismo kaj anarkiismo.

La projekto E.R.I.M. instigas la senpagan kopiadon kaj redistribuadon de ĉiuj publikaj dokumentoj trovitaj en la retejo. Dokumentoj eksplicite markitaj kiel kopirajtitaj povas esti redistribuitaj nur kun la eksplicita permeso de la kopirajtulo(j), kiun(j) oni devas kontakti aparte. Ĉiuj dokumentoj kreitaj de volontulo de la projekto E.R.I.M. estas protektitaj de la kondiĉoj de la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj povas esti libere uzataj kaj redistribuitaj laŭ la kondiĉoj de tiu permesilo.

2. La projekto E.R.I.M. ĉiam restos neprofitcela asocio

La projekto E.R.I.M. neniam apartenos al iu ajn persono, grupo aŭ profitcela organizaĵo. Nuntempe, E.R.I.M. ne havas financadon.

La projekto E.R.I.M. neniam intence montros reklamojn aŭ spuran programaron; la ĉeestantaj reklamoj venas de la WordPress-dezajno kaj gastiga retejo, kaj ĉiam klopodos protekti la identecon de siaj uzantoj.

3. Pri Esperanto

La lingvo de la projekto estas Esperanto; ĝi estas ĝia kerno, kaj ĉiuj publikaĵoj devas esti en tiu lingvo kaj devas respekti tiun elekton.

4. Ideologia direkto

Kvankam la celo estas kunhavigi komunistajn kaj anarkiismajn dokumentojn, kaj konservi certan sendependecon de aliaj organizaĵoj, la projekto estas decidita konservi klaran frontlinion :

  • Komunismo : kontraŭstalinismaj, kontraŭmaoistaj kaj aliaj ultraaŭtoritataj devioj asertantaj esti komunistaj.
  • Anarkiismo : kontraŭkapitalismaj ekscesoj, “dekstra anarkiismo” kiel ekzemple anarki-kapitalismo

5. Pri la estonteco

En ĉi tiu stadio, la projekto ne estas havebla kiel malfermfonteca, ne estas senpaga por ĉiuj publikigi, kaj ne estas sendependa. Estonte, la projekto eble estos malfermfonteca; ni esperas tion.