Enkonduko

E.R.I.M. – Esperanta Tradukoj kaj Arkivoj (https://erimarkivoj.wordpress.com) estas projekto por traduki kaj arkivi revoluciajn komunistajn kaj anarkiismajn tekstojn.

Origine, ĉe sia komenco, la projekto celis krei revolucian, sennaciisman organizaĵon unuigantan komunistojn kaj anarkiistojn. Tamen, la evoluo de la partoprenantoj kaj la prenita direkto kondukis al ŝanĝo en la projekto, kiu nun fokusiĝas nur al tradukado de dokumentoj.

La projekto naskiĝis en 2024, de grupo de junaj socialismaj revoluciaj studentoj (de komunismo ĝis anarkiismo) en Francio, komence ĉe Twitter origine nomata Nova Esperantista Revolucia Proleta Internaciisma Movado [N.E.R.P.I.M.].
Renomite en februaro de la sama jaro de la Esperantista Revolucia Internaciisma Movado [E.R.I.M.]., poste kreis la unuan blogon ĉe WordPress : erimovado.wordpress.com (nun neatingebla), ĝis 2026 kiam la blogo ŝanĝis sian estetikon kaj nomon, kio ankoraŭ validas hodiaŭ (aprilo 2026).

Ekde majo 2025, la retejon administras ekskluzive mi mem, Kzaark ; la aliaj membroj decidis forlasi la projekton. Kiel “kreinto kaj projektdirektoro”, la retejo kaj E.R.I.M. restas mia respondeco, sed mi celas plilarĝigi ĝin por inkluzivi kiel eble plej multajn homojn.

Kiel disvolvite en la gvida ĉarto, E.R.I.M., la blogo ĉiam estos senpaga (1.), E.R.I.M. restos neprofitcela projekto (2.), estas projekto kiu restas 100% esperantista (3.), sekvas certan publikigan gvidlinion (4.) kaj planas en la estonteco esti pli libera kaj malfermita kiel eble plej baldaŭ (5.).

Por ĉiuj juraj demandoj, bonvolu legi la paĝojn pri Kopirajtaj limigoj, Krea Komunaĵo-Licenco kaj Laŭleĝaj Avizoj.