L.P.M.U1
(Post lia ekskludo el la registaro de la Generalitato)
Marto 1937

Necesas registaro, kiu povus realigi la aspirojn de la masoj per provizado de konkreta, radikala solvo al ĉiuj problemoj, kreante novan ordon, kiu estus la garantio de la revolucio kaj venko ĉe la fronto. Tiu registaro povas esti nur registaro formita de reprezentantoj de ĉiuj politikaj kaj sindikataj organizaĵoj de la laborista klaso, kiu starigus al si la tujan celon efektivigi la jenan programon :
- socialigo de grandindustrio kaj transporto
- ŝtatigo de bankoj
- municipigo de loĝado
- formado de armeo kontrolata de la laborista klaso
- konstituado de interna sekureca korpuso bazita sur la Kontrolaj Patroloj kaj la Enketa Korpuso kreitaj de la Revolucio.
- Tuja ofensivo en Aragonio
- Redukto de grandaj salajroj
- Internacia komerca monopolo
- Kreado de potenca, sociigita kaj rigore centralizita militindustrio.
- Ŝtatigo de la tero, redonante ĝin al tiuj, kiuj laboras ĝin, donante al ili la necesajn kreditojn. Kolektiva ekspluatado de grandaj entreprenoj kaj ekonomia helpo al kolektivaj entreprenoj kreitaj dum la revolucio kaj kiuj montris sian viglecon.
- Senĉesa lukto kontraŭ hamstrintoj kaj spekulistoj per rigora kaj rekta kontrolo de la distribuado kaj prezoj de nutraĵoj.
- Rapida kaj efika organizado de aera kaj mara defendo de la tuta teritorio.
- Kunvoki Kongreson de delegitoj de la laboristaj kaj kamparanaj sindikatoj kaj de la batalantoj, kiu establus la fundamentojn de la nova reĝimo kaj elektus laboristan kaj kamparanan registaron, kiu estus la plej demokratia konata ĝis nun, ĉar ĝi sendube esprimus la volon de la grandega plimulto de la lando, kaj havus plenan aŭtoritaton por firmigi la novan revolucian ordon.
Notoj
- Laborista Partio de Marksistaj Unuiĝo, en la hispana : Partido Obrero de Unificacion Marxista [P.O.U.M.] ↩︎
