Petro Kropotkin
1911

ANARKIISMO, nomo donita al principo aŭ teorio pri vivo kaj konduto, laŭ kiu socio estas konceptita sen registaro (el la greka: sen aŭtoritato), — la harmonio de tia socio atingiĝas ne per submetiĝo al leĝo aŭ obeo al iu ajn aŭtoritato, sed per liberaj interkonsentoj faritaj inter multaj kaj diversaj grupoj, teritorie aŭ profesie bazitaj, libere konstituitaj por la celoj de produktado kaj konsumo, same kiel por kontentigi la senfinan diversecon de bezonoj kaj aspiroj de civilizita estaĵo. En tia socio, la libervolaj asocioj, kiuj komencas ampleksi ĉiujn kampojn de homa agado, akirus eĉ pli grandan etendiĝon — eĉ ĝis la punkto anstataŭigi la Ŝtaton en ĉiuj ĝiaj funkcioj.

Ili reprezentus densan reton, konsistantan el senfina vario de grupoj kaj federacioj de ĉiuj grandecoj kaj gradoj, lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj – provizoraj aŭ pli-malpli permanentaj – por ĉiuj eblaj celoj: produktado, konsumo kaj interŝanĝo, komunikadoj, sanorganizoj, edukado, reciproka protekto, defendo de la teritorio, ktp.; kaj, aliflanke, por la kontentigo de ĉiam kreskanta nombro da sciencaj, artaj, literaturaj kaj sociaj bezonoj.

Krome, tia socio ne estus neŝanĝebla. Male — kiel klare videblas en la organika vivo — harmonio rezultus el la ĉiam ŝanĝiĝanta alĝustigo kaj realĝustigo de la ekvilibro inter la amaso da fortoj kaj influoj, kaj tiu alĝustigo estus pli facile atingebla, ĉar neniu el tiuj fortoj ĝuus specialan protekton de la Ŝtato.

Se la socio estus organizita laŭ tiuj principoj, la homo ne estus limigita en la libera ekzercado de sia laborforto per kapitalisma monopolo, konservata de la Ŝtato; nek li estus limigita en la ekzercado de sia volo per timo de puno, aŭ per obeemo al individuaj aŭ metafizikaj estaĵoj, kiuj ambaŭ kondukas al la detruo de iniciato kaj servemeco de menso. Li estus gvidata en siaj agoj de sia propra juĝo, kiu nepre ricevus la influon de libera ago kaj reago inter li mem kaj la etikaj konceptoj de tiuj ĉirkaŭ li.

La homo tiel povus atingi la kompletan disvolviĝon de ĉiuj siaj kapabloj, intelektaj, artaj kaj moralaj, sen esti malhelpata de la aldona laboro trudita al li de la kapitalismaj monopolistoj per la servemeco de la menso de la plimulto. Tielmaniere, li povus atingi sian kompletan individuigon, kio estas neebla kaj en la moderna sistemo de individuismo kaj en iu ajn sistemo de ŝtata socialismo aŭ tiel nomata Volkstaat (popola ŝtato).

Anarkiismaj aŭtoroj plue konsideras, ke ilia koncepto ne estas utopio konstruita sur apriora metodo post prenado de iuj deziroj kiel postulatoj. Ili asertas, ke ĝi devenas de analizo de jam ekzistantaj tendencoj, eĉ se ŝtata socialismo provizore trovas favoron inter reformistoj. La progreso de moderna teknologio, kiu konsiderinde simpligas la produktadon de ĉiuj varoj necesaj por la vivo; la kreskanta spirito de sendependeco; kaj la rapida progreso de libera iniciato kaj libera juĝo en ĉiuj branĉoj de agado — inkluzive de tiuj antaŭe konsiderataj kiel la propra domajno de Eklezio kaj Ŝtato — forte plifortigas la tendencon abolicii “registarojn”.