Konsilio de Popolaj Komisaroj
2/15 novembro 1917
La Oktobra Revolucio de laboristoj kaj kamparanoj komenciĝis sub la komuna standardo de liberiĝo.
La kamparanoj liberiĝas de la jugo de la grandaj terposedantoj, ĉar jam ne plu ekzistas privata proprieto sur la tero, – ĝi estas aboliciita.
Soldatoj kaj maristoj liberiĝas de la povo de aŭtokrataj generaloj; Generaloj de nun estos elektitaj kaj forigeblaj.
La laboristoj estas liberigitaj de la kapricoj kaj arbitreco de la kapitalistoj, ĉar de hodiaŭ la laboristoj establos kontrolon super la fabrikoj kaj muelejoj.
Restas nur la popoloj de Rusio, kiuj paciencis kaj daŭre paciencas sub la jugo kaj arbitreco kaj kiujn oni devas tuj liberigi kaj liberiĝi.
Dum la tempo de carismo, la popoloj de Rusio estis kolerigitaj unu kontraŭ la alia. La rezultoj de tiu politiko estas bone konataj: masakroj kaj pogromoj unuflanke, sklavigo de popoloj aliflanke.
Ne povas esti reveno al ĉi tiu hontinda politiko.
Hodiaŭ ĝin devas anstataŭigi libervola kaj honesta politiko de unuigo de la popoloj de Rusio.
En la epoko de imperiismo, post la Februara Revolucio, kiam la potenco transiris en la manojn de la kadeta burĝaro, la politiko de incito estis anstataŭigita per malkuraĝa politiko de malfido al la popoloj de Rusio, politiko de ĉikanado kaj provokoj, kovrita per la vortoj de “libereco” kaj “egaleco” de la popoloj. La rezultoj de tiu politiko estas bone konataj: pliigita antagonismo inter naciecoj, manko de reciproka fido.
Ĉi tiu malinda politiko de mensogoj kaj malfido, de ĉikanado kaj provokoj devas esti finita. Ĝi devas esti anstataŭigita hodiaŭ per malferma kaj honesta politiko, kondukanta al kompleta reciproka fido inter la popoloj de Rusio.
Nur per tia fido povas formiĝi honesta kaj forta unuiĝo de ĉiuj popoloj de Rusio.
Nur per tia unuiĝo la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio povas kuniĝi en revolucian forton kapablan defendi sin kontraŭ ĉia atako de la imperiisma kaj aneksista burĝaro.
Surbaze de tiu principo, la Unua Kongreso de Konsilioj, en junio de ĉi tiu jaro, proklamis la rajton de la popoloj de Rusio al memdetermino.
La Dua Kongreso de Sovetoj en oktobro de la pasinta jaro konfirmis ĉi tiun rajton laŭ pli decida kaj preciza maniero.
Plenumante la volon de ĉi tiuj konsilioj, la Konsilio de Popolaj Komisaroj decidis esti gvidata en la demando pri naciecoj de la jenaj principoj:
- Egaleco kaj suvereneco de la popoloj de Rusio.
- Rajto de la popoloj de Rusio al memdetermino, ĝis disiĝo kaj establado de sendependa ŝtato.
- Forigo de ĉiuj privilegioj kaj limigoj, naciaj aŭ religiaj.
- Libera disvolviĝo de naciaj malplimultoj kaj etnografiaj grupoj loĝantaj en la rusa teritorio.
Dekretoj estos preparitaj tuj post la establado de komisiono pri naciecoj.
Nome de la Rusia Respubliko, la Popola Komisaro pri Naciecoj: Lusif Ĵugaŝvli-Stalin.
Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj: V. Uljanov (Lenin).
