Antonio Gramŝio
1922
Letero enigita de Trockij ĉe la fino de Ĉapitro IV de lia verko, Literaturo kaj Revolucio
ITALA FUTURISMO
Jen la respondoj al la demandoj, kiujn vi faris al mi pri la itala futurisma movado:
Ekde la milito, la futurisma movado en Italio tute perdis siajn karakterizajn trajtojn. Marinetti tre malmulte atentas movadon. Li edziĝis kaj preferas dediĉi sian energion al sia edzino. La futurisma movado nuntempe inkluzivas monarĥistojn, komunistojn, respublikanojn kaj faŝistojn. En Milano, antaŭ nelonge fondiĝis politika semajnrevuo, Il Principe, kiu formulas, aŭ celas formuli, la teoriojn, kiujn Makiavelo predikis al la 15-a-jarcenta Italio: nome, ke la lukto, kiu dividas lokajn partiojn kaj kondukas la nacion al kaoso, povas esti enterigita nur de absoluta monarko, nova Cezaro Borgia, kiu metus sin ĉe la estro de la rivalaj partioj. La organizaĵon gvidas du futuristoj, Bruno Corra kaj Enrico Settimelli. Kvankam Marinetti estis arestita en 1920 en Romo dum patriota manifestacio pro vigla parolado kontraŭ la reĝo, li ankoraŭ kontribuas al ĉi tiu semajnrevuo hodiaŭ.
La ĉefaj reprezentantoj de antaŭmilita futurismo fariĝis faŝistoj, escepte de Giovanni Papini, kiu fariĝis katoliko kaj verkis historion de Kristo. Dum la milito, la futuristoj estis la plej persistaj subtenantoj de “milito ĝis fina venko” kaj imperiismo. Nur unu faŝisto, Aldo Palazzeschi, deklaris sin kontraŭ la milito. Li rompis kun la movado kaj, kvankam li estis unu el la plej interesaj verkistoj, li fine silentiĝis kiel tia. Marinetti, kiu ĝenerale daŭre glorigis militon, publikigis manifeston por montri, ke milito estas la sola higiena rimedo por la universo. Li servis en la milito kiel kapitano de tankbataliono, kaj lia plej nova libro, La Ŝtala Alkovo, estas entuziasma himno favore al tankoj. Marinetti verkis pamfleton titolitan Trans Komunismo, en kiu li disvolvas siajn politikajn doktrinojn – se oni povas nomi la fantaziojn de ĉi tiu viro doktrinoj – kiuj estas foje spritaj kaj ĉiam strangaj. Antaŭ ol mi forlasis Italion, la torina sekcio de “Proletkult” petis Marinetti klarigi la signifon de ĉi tiu movado al la laboristoj de ĉi tiu organizaĵo, dum ekspozicio de futurismaj pentraĵoj. Marinetti volonte akceptis la inviton, vizitis la ekspozicion kun la laboristoj kaj deklaris sin kontenta, ke ili havis multe pli da sentemo ol la burĝaro rilate al futurisma arto. Antaŭ la milito, futurismo estis tre populara inter laboristoj. La revuo L’Acerbo, kun eldonkvanto de 20.000 ekzempleroj, estis distribuita je kvar kvinonoj inter la laboristoj. Dum la multaj futurismaj artaj eventoj en la teatroj de la plej grandaj urboj de Italio, laboristoj defendis la futuristojn kontraŭ la junuloj – duonaristokratoj kaj burĝoj – kiuj atakis ilin.
La futurista grupo de Marinetti jam ne ekzistas. La iaman organon de Marinetti Poesia nun direktas iu Mario Dessi, viro sen la plej eta valoro, nek kiel intelektulo nek kiel organizanto. En la sudo, precipe en Sicilio, aperis multaj futurismaj gazetoj en kiuj Marinetti verkis artikolojn; sed tiujn malgrandajn foliojn eldonas studentoj, kiuj prenas sian nescion pri la itala gramatiko por futurismo. La plej grava grupo inter la futuristoj estis tiu de la pentristoj. En Romo estas konstanta ekspozicio de futurisma pentraĵo, zorgita de iu Antonio Giulio Bragaglia, malsukcesa fotisto, filmproduktanto kaj impresario. La plej fama el la futurismaj pentristoj estas Giorgio Balla. D’Annunzio neniam publike esprimis sian opinion pri futurismo. Menciindas, ke futurismo, ĉe sia naskiĝo, estis eksplicite kontraŭ d’Annunzio. Unu el la unuaj libroj de Marinetti titoliĝis “Les Dieux s’en vont, d’Annunzio reste“1. Kvankam dum la milito la politikaj programoj de Marinetti kaj d’Annunzio koincidis en ĉiu maniero, la futuristoj restis kontraŭ-d’Annunzio. Ili montris preskaŭ neniun intereson pri la Fiume-movado, kvankam poste ili partoprenis en la manifestacioj.
Oni povas diri, ke ekde la fino de paco la futurista movado tute perdis sian karakteron kaj dissolviĝis en malsamajn postajn fluojn. Junaj intelektuloj estas preskaŭ ĉiuj reakciuloj. La laboristoj, kiuj vidis en Futurismo elementojn de lukto kontraŭ la malnova itala akademia kulturo, ostiĝinta kaj fremda al la popolo, devas hodiaŭ batali kun armiloj enmane por sia libereco kaj havas malmulte da intereso pri la malnovaj kvereloj. En la grandaj industriaj urboj, la programo “Proletkult”, kiu celas veki la kreivan spiriton de la laboristo rilate al literaturo kaj arto, absorbas la energion de tiuj, kiuj ankoraŭ havas la tempon kaj la deziron interesiĝi pri tiaj demandoj.
Moskvo, la 8-an de septembro 1922
Noto
- En la franca en la teksto (Traduko : La dioj foriras, D’Annunzio restas) ↩︎
