Lenin – Unua Kongreso de la K.I.

la 2-a de marto 1919


Laŭ mandato de la Centra Komitato de la Rusa Komunista Partio, mi ĉi-pere malfermas la Unuan Internacian Kongreson. Unue, mi petas vin stari honore al la memoro de la plej elstaraj reprezentantoj de la Tria Internacio, Karl Liebknecht kaj Roza Luxemburg.

Kamaradoj, nia Kongreso havas grandan gravecon en la mondhistorio. Ĝi montras la bankroton de ĉiuj iluzioj pri burĝa demokratio. Civita milito fariĝis realaĵo, ne nur en Rusio, sed ankaŭ en la plej evoluintaj kapitalismaj landoj, kiel Germanio.

La burĝaro teruriĝas pro la kreskanta proletaria revolucia movado. Tio estas komprenebla, ĉar la tuta kurso de la eventoj ekde la fino de la imperiisma milito neeviteble plifortigas la revolucionan movadon de la proletaro, kaj la internacia tutmonda revolucio komenciĝas kaj kreskas en ĉiuj landoj.

La popolo konscias pri la grandeco kaj graveco de ĉi tiu lukto. Estis necese trovi praktikan formon, kiu ebligus al la proletaro ekzerci sian dominadon. Tiu formo estas la soveta reĝimo kun la diktaturo de la proletaro. La diktaturo de la proletaro: tiuj vortoj estis “latinaj” por la amasoj ĝis nun. Nun, danke al la soveta sistemo, ĉi tiu latinaĵo estis tradukita en ĉiujn modernajn lingvojn; la amasoj trovis la praktikan formon de diktaturo. Ĝi fariĝis komprenebla por la vastaj amasoj da laboristoj danke al la potenco de la sovetoj en Rusio, la Spartakistoj en Germanio, kaj similaj organizoj en aliaj landoj, kiel la Komitatoj de Laborfederaciaj Delegitoj en Anglio. Ĉio ĉi pruvas, ke la revolucia formo de la proletaria diktaturo estas trovita kaj ke la proletaro estas en la procezo de ekzerci sian faktan regadon.

Kamaradoj! Mi opinias, ke post la eventoj en Rusio, post la januara batalado en Germanio, estas aparte grave rimarki, ke la nova formo de la proletara movado manifestiĝas kaj progresas ankaŭ en aliaj landoj. Hodiaŭ mi legis en angla kontraŭsocialisma gazeto telegramon, kiu anoncis, ke la angla registaro ricevis la Soveton de Laboristaj Delegitoj el Birmingham kaj promesis rekoni la sovetojn kiel ekonomiajn organizojn. La soveta sistemo triumfis ne nur en malprogresinta Rusio, sed ankaŭ en la plej civilizita lando de Eŭropo : Germanio, kaj en la plej malnova kapitalisma lando : Anglio.

La burĝaro povas subpremi; ĝi povas murdi milojn da pliaj laboristoj – sed la venko estas nia, la venko de la tutmonda komunista revolucio estas certigita.

Kamaradoj! Mi kore bonvenigas vin nome de nia Centra Komitato.